 Bazaj informoj
Slovakia Esperanta Junularo estas civitana asocio de junuloj kaj por junuloj. Ĝi ekestis 13-an de augusto 2003.
Ĝia celo estas:
a) subteni la internacian lingvon Esperanto kiel rimedon por internacia komunikado,
b) informi junajn homojn en Slovakio pri Esperanto,
c) iniciati kaj subteni projektojn pri internacia kunlaboro de junaj homoj kun eluzo de la lingvo Esperanto,
d) organizi klerigajn kaj kulturajn aranĝojn en Esperanto aŭ direktitaj al Esperanto,
e) kunlabori kun organizaĵoj, kies celoj kongruas kun tiuj de SKEJ.
Ekde julio 2004 SKEJ estas slovakia landa sekcio de TEJO.
La estraro de SKEJ: Prezidantino: Katarína Nosková Viceprezidantino: Zuzana Kožuchová Estraranoj: Magdaléna Korábová, Michal Matúšov, Peter Novotníček
Adreso:
Katarína Nosková
Lúčky 5
908 51 Holíč
Slovensko
Tel.: 0918 / 774 943
Ret poŝto: skej@esperanto.sk
|