| Slovenská esperantská mládež – Slovakia esperanta junularo – SKEJ | ||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||
|
Aj Váš príspevok nám môže pomôcť, prispejte 2% z vaších daní! Ďakujeme! |
Artikoloj Serĉado La plej novaj komentoj ligas al artikoloj: La plej legitaj dum lastaj 3 monatojn Redakto | ![]() ![]() Čiuj artikolojLu Wunsch-Rolshoven Filmo pri Esperanto kiel utopio - sen Esperantujo kiel realaĵo Raportoj | 2010-08-16 | Nombro de aliroj: 259 La usona reĝisoro Sam Green produktis dokumentan filmon "Utopia in four movements" (Utopio en kvar movimentoj/movadoj); unu el la temoj estas dum ĉ. dek minutoj Esperanto. Green skizas Esperanton kiel malsukcesintan utopion kaj apenaŭ mencias aliajn flankojn de Esperanto. pli... Michal Matúšov Ankaŭ Esperanto helpas savadi naturon Raportoj | 2010-08-09 | Nombro de aliroj: 286 Komence de tiu ĉi jaro estis Slovakio ĝenerale indignita pro la nova zonoplano de Tatroj (la plej granda montaro en Slovakio, ia. proksime okazis la lasta Ago-Semajno - red.rim.). Al naturprotektantoj kaj fakuloj ne plaĉis ke sur granda teritorio malaltiĝus nivelo de naturprotektado. Publiko plendas pri disvendado de Tatroj. Por savi tiun ĉi naturan trezoron oni tiras ĉiujn disponeblajn armilojn, inter ili ankaŭ Esperanton. pli... Libera Folio Esperantistoj instruos la romaan lingvon al slovakoj Raportoj | 2010-08-05 | Nombro de aliroj: 282 La novan lernolibron pri la romaaj lingvo kaj literaturo por gimnazianoj kaj mezlernejanoj en Slovakio preparos anoj de la esperantista projekto E@I, nuntempe kutime deĉifrata "Edukado en Interreto". Same la novan lernolibron pri komputado por Slovakiaj abiturientoj. Jam antaŭ duonjaro E@I ricevis grandan subvencion por prepari retejon kiu instruos la slovakan al eksterlandanoj, elirante el la spertoj de la Esperanta retejo Lernu.net. Laŭ Peter Baláž, kunordiganto de E@I, la novaj projektoj rekte utilos ankaŭ al la Esperanta agado de E@I. Sed konsili, kion alianj faru por same sukcesi, li trovas nefacilan taskon: "Laŭ mi unue oni devus voli ion fari - kaj se oni konscias, pri kio oni fakas kaj emas okupiĝi, necesas laŭ tio trovi eblan vojon - laŭ miaj spertoj eblas trovi ofte subvenciojn aŭ almenaŭ helpon diversflankan, se oni bone rigardas kaj pretas vere engaĝiĝi en sia agado." pli... Katka Nosková, Rasťo Šarišský Raporto pri Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo 2010 Raportoj | 2010-06-01 | Nombro de aliroj: 893 Inter la 21-a kaj 23-a de majo 2010 okazis Tutslovakia E-Renkontiĝo kunigita kun SKEF-kongreso. La aranĝo okazis en la feria centrejo OLIWA proksime de Trenčianske Teplice kaj partoprenis ĝin entute 31 personoj (27 el Slovakio, 2 el Ĉeĥio, 1 el Germanio kaj 1 el Belgio). pli... Michal KuboF Matúšov Esperanta Vikipedio akiris unu-lokan medalon Raportoj | 2010-05-06 | Nombro de aliroj: 1261 Pasintmonata Vikipedia konkurso "Aprilo - Monato de Vikipedio", krom alia, rezultis ankaŭ en la plej granda kresko de la plej gravaj artikoloj inter ĉiuj Vikipedioj. Esperanta Vikipedio eĉ akiris unuan lokon kaj ricevis medalon. pli... Michal KuboF Matúšov Veni, vidi, viki - verku, helpu, gajnu! Raportoj | 2010-04-10 | Nombro de aliroj: 1459 | Pritakso: 5.00 Ĉi-tempe pasas tri priesperantaj konkursoj. En du gajnoj valoras kaj rego de Esperanto aŭ tute ne bezonatas aŭ sufiĉas nur baza. Al tio aldoniĝas iom pli faka konkurso en kiu montriĝos precipe spertuloj pri komputiko kun arta sento. pli... Libera Folio Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto Raportoj | 2010-02-14 | Nombro de aliroj: 2315 | Nombro de komentoj: 2 La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn. Ekde julio 2008 la paĝaro de Amikumu.com ne plu funkcias. Kelkajn tagojn post la lanĉo, la nova retejo Esperanto.com jam havas pli ol 250 membrojn. Libera Folio petis ke Dima Ŝevĉenko, denaska esperantisto kaj unu el la aktivuloj, rakontu pri la celoj de la projekto. pli... Michal ¨KuboF¨ Matúšov Lanĉita nova retpaĝaro pri Esperanta muziko Raportoj | 2010-01-06 | Nombro de aliroj: 2196 | Pritakso: 2.00 Kulturo estas ege grava parto de ĉiu lingvo. Muziko estas tre ŝatata parto de kulturo. Kaj ĝuste al la muziko estas dediĉita unu ĵus lanĉita retejo. Slovaka projekto proksimiganta muzikon ne nur per tekstoj kaj tradukoj, sed ankaŭ per eblo muzikon elŝuti aŭ rete aŭskulti. pli... Michal ¨KuboF¨ Matúšov Google serĉas Zamenhofon kaj Esperanton Raportoj | 2009-12-15 | Nombro de aliroj: 2435 | Pritakso: 1.00 Hodiaŭ, la 15-an de decembron, ni festas 150-an datrevenon de naskiĝo de L.L.Zamenhof, la iniciatoro de Esperanto. Rilate al ĝi oni okazas diversajn okazaĵojn, renkontiĝoj kaj eĉ Google aldoniĝis al Zamenhofa tago. Kaj kio okazas en Slovakio? pli... Libera Folio Esperantista projekto instruos la slovakan Raportoj | 2009-11-21 | Nombro de aliroj: 2680 | Nombro de komentoj: 2 | Pritakso: 3.00 La populara multlingva retejo Lernu.net ekhavos slovakan ĝemelon. Dum Lernu.net instruas Esperanton, la nova retejo celas instrui la slovakan al alilingvanoj. Malantaŭ la projekto staras la esperantista organizaĵo E@I. La eduka agentejo de EU ĵus donis al la projekto subvencion de 256.000 eŭroj. Laŭ Peter Baláž de E@I, la projekto helpos plu fortigi la organizaĵon, kaj ĝi povos utili ankaŭ al esperantistoj. Esperanto kredeble estos la laborlingvo de la teamo, kiu ellaboros la novan retejon, kaj la retejo havos ankaŭ esperantlingvan version. EU-subvencion ricevis ankaŭ du pliaj projektoj, en kiuj E@I partoprenos kiel partnero. pli... |