  Katka Nosková, Rasťo ŠarišskýRaporto pri Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo 2010Raportoj | 2010-06-01 | Nombro de aliroj: 898Inter la 21-a kaj 23-a de majo 2010 okazis Tutslovakia E-Renkontiĝo kunigita kun SKEF-kongreso. La aranĝo okazis en la feria centrejo OLIWA proksime de Trenčianske Teplice kaj partoprenis ĝin entute 31 personoj (27 el Slovakio, 2 el Ĉeĥio, 1 el Germanio kaj 1 el Belgio).
Sabaton la 22-an de majo okazis kunsido kaj elekto de nova estraro de SKEJ – Slovakia Esperanta Junularo. La asembleo de SKEJ elektis jenajn kvin estraranojn (alfabetorde): Magdaléna Korábová, Zuzana Kožuchová, Michal Matúšov, Katarína Nosková, Peter Novotníček. La estraranoj elektis inter si kiel prezidanton Katarína Nosková, kiu elektis kiel vicprezidanton Zuzana Kožuchová.
Samtempe kun asembleo de SKEJ, sed aliĉambre, okazis kongreso de SKEF. Estraranoj interŝanĝis siajn postenojn. Nova prezidanto de SKEF estas Stano Marček, vicprezidanto Rasťo Šarišský, kasistino Jarmila Rektorisová kaj revizorino Alexandra Vališová.
Dum sabata solena vespero estis de SKEF-vicprezidanto Rasťo Šarišský deklaritaj rezultoj de la enketoj Esperantisto kaj Ago de la jaro 2009. Kiel esperantisto de la jaro estis elektita Stano Marček pro instruado de Esperanto kaj propra informado pri Slovakio en esperantista medio. La duan enketon gajnis kreo de la grupo „Podporujem esperanto“ (Mi subtenas Esperanton) en la socia reto Facebook. Iniciinto de la grupo estas Rasťo Šarišský kaj ĝia ĉefa celo estas propagi la lingvon inter slovakoj kaj informado pri aktualaj eventoj en slovakia E-movado. Nuntempe la grupo havas 196 anojn.
Fonto: SKEF-info, [skej]
Pritaksu la artikolon (1 = bonega, 5 = terura) Komentáre / Komentoj
|